Nacia Asocio por la Plibonigo de Koloruloj

Nacia Asocio por la Plibonigo de Koloruloj
emblemo
interesogrupo
Komenco 12-a de februaro 1909 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Baltimore
Fondinto(j) Moorfield Storey • Mary White Ovington • W. E. B. DuBois vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Nacia Asocio por la Plibonigo de Koloruloj (National Association for the Advancement of Colored People, akronime NAACP (prononcita "N-duobla-ACP" en la angla, kaj kutime nur la mallongigo estas uzata, ne la plena nomo. En usona parollingvo oni ankoraŭ uzas la terminon "koloruloj", anstataŭ "Negruloj" aŭ "Nigruloj", por afrik-usonanoj pro tradicio)) estas unu el la plej malnovaj kaj plej influa civilrajta organizaĵo en Usono, formita en 1909 kiel interrasa klopodo antaŭeniri justecon por afrik-usonanoj fare de grupo inkluzivante W. E. B. Du Bois, Mary White Ovington, Moorfield Storey kaj Ida B. Wells [1][2]. Tra la jaroj, gvidantoj de la organizaĵo inkluzivis Thurgood Marshall kaj Roy Wilkins.

La celo de la organizaĵo estas "certigi egalajn rajtojn por ĉiuj personoj laŭ politiko, edukado kaj sociaj kaj ekonomiaj kondiĉoj, same kiel forigi rasan malamon kaj rasan diskriminacion".

La NAACP ĉiujare prezentas premiojn al afrik-usonanoj por multmerita servo; Premioj NAACP Image en Arto kaj Distro kaj la Spingarn Medalo por pozitiva komerco de iu speco.

  1. National Association for the Advancement of Colored People | History (angle). Arkivita el la originalo je April 30, 2021. Alirita December 15, 2019.
  2. Kwame Anthony Appiah, Henry Louis Gates, Jr., eds.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne